Text by Vosot Ikeida
Translated by Herman D
Resumo de la 1-a parto (en lingvoj angla kaj japana)
Ĉi tiu parto traktas la originon de la fenomeno hikikomori (hikikomoro) en la pasinteco, ĝian tutmondan disvastiĝon, la naskiĝon de la "prototipa bildo de hikikomoruloj", kaj la unuflankan bildon kiu ekestis. Ĉi tiu parto traktas la originon de la fenomeno hikikomori (hikikomoro) en la pasinteco, ĝian tutmondan disvastiĝon, la naskiĝon de la "prototipa bildo de hikikomoruloj", kaj la unuflankan bildon kiu ekestis.La hikikomorulo kiu plej proksimus al ĉi tiu arketipa figuro – tiu kiu neniam prenas unu paŝon ekster sia dormoĉambro – hodiaŭ laŭdire reprezentas malpli ol 3% de ĉiuj hikikomoruloj. (* 1)
*1. Sekimizu Teppei, "La hikikomora sperto kaj sociologio", Sayusha, 2016.
Tamen pensi, ke ĉi tiuj "malpli ol 3%" fakte reprezentas 100%-ojn de la hikikomoraj sociaj retiriĝintoj fariĝis la bazo de multaj unuflankaj diskursoj kaj raportoj pri hikikomoro. Ankaŭ, ĉirkaŭ la jaro 2000 krimaj aferoj ligitaj al iuj "misteraj kaj egoismaj hikikomoruloj" okazis kaj refortigis la negativan bildon pri hikikomoro.
Vastigante la Nocion "Hikikomoro"
Juna japana fraŭlo, kiu neniam eliras sian dormoĉambron sur la plej fora angulo de la 2-a etaĝo de la domo kiun liaj gepatroj ŝvite konstruis, igas sian patrinon porti manĝojn por li al lia pordo, kaj faras nenion krom ludi videoludojn.
Kiel klarigite en Parto 1 (angle), la ĉi-supra "prototipa bildo de hikikomoro" estis kreita ĉirkaŭ la jaro 2000. Ekde tiam ĝi ekradikiĝis kiel la tipa reprezento de hikikomoro en Japanio kaj en ĉiuj aliaj landoj. Dum la pasintaj du aŭ tri jaroj, tamen, la specifaĵoj kiuj restriktas la bildon de retiriĝantoj al ĉi tiu stereotipo eksplodis unu post la alia. Nun vi povas esti hikikomorulo eĉ se:
- vi ne estas juna;
- vi ne estas knabo;
- vi estas edziĝinta;
- vi havas infanon;
- vi kapablas forlasi vian ĉambron;
- vi havas multajn agadojn;
- vi estas dungita/laboranta;
- vi ne loĝas en Japanio.
Ĉi tio estas ĉar kazoj kiuj ne respondis al la postuloj difinintaj hikikomoron ĝis nun komencis esti "malkovrataj", "atentigataj" aŭ "elvenantaj" unu post unu. Ĉi tiu ŝanĝo estas deviginta homojn pligrandigi sian nocion pri kio hikikomoro estas, dum la kategorioj de homoj kvalifikitaj por publika hikikomora subteno ankaŭ pli diversiĝis. Se tiuj celaj kategorioj pligrandiĝis lastatempe (kun "hikikomoro" iĝanta "socia hikikomoro"), ili estas eĉ pli multnombraj nun, kun la jenaj vortoj naskiĝintaj ekde decembro 2018:
Subjektiva hikikomorulo (shukanteki hikikomori / 主観的ひきこもり)
Iu kiu ne povas esti objektive perceptata kiel retiriĝanto pro sia konduto kaj vivstilo, sed tamen konsideras sin hikikomorulo.
Interna hikikomorulo (shinsei hikikomori / 心性ひきこもり)
Iu kiu ne ŝajnas esti hikikomorulo de ekstere, sed (asertas ke li/ŝi) havas hikikomoro-koron en sia profunda interno.
Laboranta hikikomorulo (kinrô hikikomori / 勤労ひきこもり)
Persono, kiu jam laboras kaj gajnas salajron, sed nur vojaĝasinter sia ĉambro kaj sia laborejo, kaj havas neniun homan rilaton ekster la laborejo, ankaŭ konata kiel "Postlabora hikikomoro” (posuto-shurô hikikomori / ポスト就労ひきこもり / PWH).
Hikikomora grupano (hikikomori shinwagun / ひきこもり親和群)
Iu kiu ne jam havas hikikomoran sperton, sed (asertas ke li/ŝi) komprenas la mensostaton de hikikomoruloj kaj iam fariĝos unu el ili, kvankam ne sciante kiam.
Hikikomora similulo(hikikomori-kei / ひきこもり系)
Iu kiu ne estas hikikomorulo, sed aspektas pli-malpli kiel unu.
Sub-hikikomorulo (hikikomori miman / ひきこもり未満)
Iu kiu ne tiom engaĝiĝos en la procezo ke li/ŝi iĝas hikikomorulo, sed kiu izoliĝis de la socio kaj poste perdis sian vojon. (Laŭ Ikegami Masaki)
Kvankam ĉiom de tiu ĉi terminigado adoptas nesamajn angulojn kaj nivelojn de detaloj, ĉu ĝi fakte ne prezentas komunan similecon?
La Aŭdaco Prezenti sin kiel Hikikomorulon
Rigardante ĉi tiun fenomenon, iuj homoj levas demandojn kiel: "Kial homoj tiel forte volas hikikomorumi?". Tio kion ili pensas, ĉi tiel, estas: "Hikikomoro aŭ ne, tiom longe ke ĝi situas sur tiu dubebla lim-linio, mi certe ne volus propravole meti min mem en tian socie malestimatan kategorion".
Mi estas unu el la tojisha [koncernataj personoj –trad.] al kiuj oni faras tiajn demandojn. Intervjuate de la amaskomunikiloj kiel hikikomorulo, mi jam aŭdis neatendite: "Sed se vi povas eliri kiel vi estas farinta nun, ne plu necesas prezenti vin kiel hikikomorulon, ĉu ne?" Tio okazas eĉ pli kiam mi aperas en televido. Kompreneble, tia demando nature okazos, se vi nur rigardas min kiam mi eliras la domon.
Sed por mi, eliri la domon estas nekutima afero.
Se paroli en tiuj terminoj hare (nekutimaj, ceremoniaj terminoj) kaj ke (kutimaj, ĉiutagaj terminoj), kiujn ni havas en Japanio, iri eksteren respondas al miaj hare-periodoj. Vi ne vidas la "ĉiutagan" min, la ke-an min, en mia ĉambro, enlitigitan kaj nekapablan moviĝi.
-
*1. "hare" kaj "ke"
Origine uzataj en folklorostudoj kaj kultura antropologio, ĉi tiuj du nocioj klasifikas la epokon de la vivo de la japana popolo en kutima/nekutima diĥotomio. La esprimo "hare", laŭdire derivita de la vorto signifanta "sunplena vetero", rilatas al nekutimaj eventoj kiel ritoj kaj festivaloj, dum "ke" rilatas al la ĉiutaga vivo, kiam io speciala ne okazas.
Mi estas la sola kiu povas vidi ĉi tiun ĉiutagan flankon de mi mem.
Kaj mi povas kaŝi ĝin, se mi emas fari tion.
Tamen, kial ni elektas adopti ĉi tiun socie malestimatan pozicion de "hikikomorulo" kaj paroli tiel? "Mi volas esti ĉe la flanko de la malfortuloj de la socio", iuj respondus, sed persone mi ne povas kaj tro hontas diri tion. Se oni vere volas esti ĉe la flanko de la malfortuloj, ekzistas dekoj da fareblaĵoj, kiel konekti al sociaj rimedoj de malaltklasaj tojisha [samkoncernatoj] ekskluditaj de la tuta socia sistemo – "subalternaj tojisha", kiel mi nomas ilin. Mi konas la senton de nekompetento kaj senhelpeco, kiu leviĝas kiam vi ne povas fari tion.
Finfine, rekomendi la motivon de iuj "esti ĉe la flanko de la malfortuloj de la socio" ankaŭ ofte povas esti provo akiri intereson pri la socio, uzante por sia avantaĝo iujn kiujn estas socie pli malfortaj ol ili mem. Eĉ tojisha de hikikomoro estas fine pelataj de sia egoo. En mia kazo – kaj mi estas amaso de tre bagatelaj deziroj -, ekzistas timo ke "Se mi ne estas agnoskata kiel hikikomorulo, mi perdos mian rajton paroli." Kompreneble, estus troigo diri ke mi ĝuste elektas ĉi tiun hikikomoro-identecon por konservi mian rajton paroli, sed mi pensas ke nur povus esti breĉo inter mia aktuala kondiĉo kaj miaj vortoj se mi parolus kiel "ne-hikikomorulo".
Ankaŭ, ne plu povi paroli rilatas al la timo rezigni pri la sola spaco kie vi povas ricevi iom da zorgo de la socio. Efektive, eĉ se vi nun ne ricevas multan zorgon de la socio, via avara koro eble ŝatus konservi iom da spaco por ricevi ion en la estonteco, kiel ekzemple mondonon. Ĉu ne estas io kion vi povas diri pri multaj hikikomoruloj (aŭ eksaj hikikomoruloj) kiuj elektas ĉi tiun identecon, kvankam ili aspektas "ne-hikikomoraj"? Tial vi verŝajne trovos malvalorigajn kialojn se vi analizas la profundan psikologion de tiuj kiuj adoptas ĉi tiun identecon kiam ili povas elekti ĉu "hikikomori" aŭ "ne-hikikomori". Tamen, laŭ tiuj kiuj faras tian elekton, la socia stato de hikikomoro multe pliboniĝis ĝis nun. Do, ne nepre estas elekto kiun vi povas malestimi kiel "kalkuladon".
La "Hikikomoria" Inflacio
Do, se la koncepto de hikikomoro pligrandiĝis, ĉi tiu diversiĝo estis rimarkita, en si mem, kiel problemo. Ĝi efektive nutras la timon, ke la ekspansio de la nocio subfosos la signifon kiu komence donis sian formon al la nocio hikikomoro. Homoj subtenantaj ĉi tiun vidpunkton kutime diras:
"Dum ni iom post iom vastigas la kategorion hikikomoro, homoj opinios ke ili kvalifikiĝos por subteno dirante ke ili estas hikikomoruloj; ili ensaltos la hikikomoro-vagonaron pensante ke ĝi estas furoro. Dum aviduloj evoluigas misprezentojn pri tio kio hikikomoro estas, ĉu ne okazos grava kresko de hikikomorulo-imitantoj?
Dume, ĉu ne ĉiuj iĝos hikikomoruloj?Tiuokaze, kial diable ni kreis ĉi tiun terminon?
Ĉu tiuj vere bezonantaj subtenon ne havos problemon akiri tian helpon? ”
Malantaŭ tiuj voĉoj troviĝas ankaŭ iom da pesimismo:
"Do, ni unualoke ne devus esti kreintaj ĉi tiun hikikomoro-vorton. Distingo baldaŭ produktas diskriminacion. Aktualaj hikikomoruloj ne estintus diskriminaciataj se ili ne estus nomataj tiel."
Vere, se ni prikonsideras nur unu flankon de la fenomenoj ĉirkaŭ hikikomoro, certe indas atenti ĉi tiujn opiniojn. Kaj ĉar la fenomeno nomata hikikomoro estas vere multfaceta, se vi provas kompreni ĝin, eblas ke via vidpunkto estas unuflanka. Rigardante ĝin en pli vasta perspektivo, mi pensas ke ni povus ankaŭ diri ke kvankam estas same por ĉiu etikedo kiun la socio malestimas (kaj ne nur por "hikikomoro"), nehikikomoruloj, kiam ili libervole nomas sin "hikikomoruloj" , ĉiam havas kialon por fari tion en la plej profunda parto de siaj koroj. Ĉar la vundoj kiujn ili portas ne videblas, ili ne povas malkaŝe suferi antaŭ homoj. Do ili alprenis ĉi tiun negativan etikedon jam uzatan de la socio, kaj agante tiel ili donas al si la rajton suferi la doloron kaŭzitan de ĉi tiuj nevideblaj vundoj.
Tiamaniere, kaj homoj nur pretendantaj esti hikikomoruloj kaj homoj kiuj vere estas tiaj fine iros el la sola spaco kie ili povas kundividi la saman problemon. Ili ambaŭ fariĝos kamaradoj kun la samaj vundoj en la koro.
Ĉu la Vorto Hikikomori estis Superflua?
Do, retrorigardante aferojn per ĉi tiu (duparta) artikolo, ni eltrovas ke pro tio ke la kutima vorto hikikomori – kiu ŝajnas esti parto de la japana leksikono ekde la Heian-periodo – ricevis novan signifon en la 1980-aj jaroj kaj disvastiĝis en la socio, kelkaj problemoj okazas pro la granda hikikomori-leksikono kiu poste aperis. Sed ĉu aferoj vere estus pli bonaj, se ni unue ne estus kreintaj ĉi tiun vorton?
Kiel mi diris antaŭe, multaj homoj tiel opinias, kaj mi multe komprenas ilian opinion. Sed, entute, mi opinias ke estis bona afero ke la termino hikikomori estis sendita en la mondon kun sia nova signifo, nome sia aktuala signifo. Komparante la avantaĝojn kaj la malavantaĝojn, mi iom vidas avantaĝojn. Ĉar tia estas mia sperto:
En la 1980-aj jaroj, kiam mi komencis esti hikikomorulo (en la nuna senco de la vorto), mi havis teruran tempon ĉar tiu konvena vorto ankoraŭ ne ekzistis. Skribi ke ĝi estis "terura" tuj igas la aferojn malpli pezaj, sed efektive mi falis en tian angoron ke mi scivolis ĉu mia vivo ne jam finiĝis – ĉu mi ne devus morti, tiam? Mi ne sciis kiel klarigi mian mensostaton al homoj ĉirkaŭ mi: mi ne estis laboranta kaj ne povis eliri mian ĉambron. Ne vere ke "mi ne sciis kiel" diri al ili: estis pli ke mi ne havis manieron diri al ili. Ne estis maniero komuniki al aliaj tion kio okazis.
Mi ne havis vortojn.
Neniu vortprovizo por tio.
Mi ne povis klarigi ĝin.
Dum ni iras tien, la fakto ke la vorto hikikomori nun ekzistas faras la situacion tute malsama, kvankam ĝia difino estas ambigua.
Kompreneble, eĉ se ekzistas vorto por tio, oni havas baron por venki antaŭ ol konfesi ke oni estas koncernato. Sed se mi nur estus havinta ĉi tiun hikikomori-vorton, mi estus povinta diri al tiuj, kiuj venis kaj provis helpi min:
"Mi ne scias, kiel tio ĉi okazis, sed... mi fariĝis hikikomorulo."
Per tia diro, eble miaj geamikoj estus igintaj stululon el mi, sed ĉiuokaze tio estus ebliginta al ili pli-malpli "kompreni" kia estas mia situacio. Eĉ se ili ne komprenus ĝin, ili almenaŭ "komprenus" la ideon. Ĉiuokaze estas en ordo. Ili forlasus min kaj forirus. Por iu kiu ne povas moviĝi, ĉi tio estas la plej facila solvo.
"Kio pri soleco kaj izoliteco?" – nun, tio estas pli altnivela solvo. Vere, kiam mi ne povas moviĝi, esti devigata eliri la domon kontraŭ mia propra volo estas multe pli dolora ol la "soleco" restadi en ĝi.
Ĉar mi ne havis la taŭgan vorton por klarigi mian situacion al tiuj ĉirkaŭ mi, mi finfine veturis al la muro, ekkontempli malprudentajn perspektivojn kiel "Mi iru al Afriko kaj mortu." (* 2).
- *2. Vidu (angle) : “The Odyssey of a Hikikomori — Round 4”
http://www.hikipos.info/entry/horoki_r4_eng
Eĉ se la H-Vorto baldaŭ malaperus
Tial mi opinias ke estas bele ke la vorto hikikomori naskiĝis. Ni nur bezonas batali kontraŭ la diskriminacio kaŭzata de tiu termino. La sufero pro tiu ĉi batalo, en mia kazo, estas ankoraŭ malgranda kompare al la doloro kiun mi sentis kiam ne ekzistis tia vorto, kiam mi ne povis esprimi min.
Ĉar la nocio pri hikikomoro pli kaj pli disvastiĝos ekde nun, la signifo kunigata kun ĉi tiu termino eble iam malaktualiĝos. Eble la nocio tiom ampleksiĝos ĝis tia mezuro ke ne plu havos sencon ke la vorto hikikomori daŭre ekzistu, sed eĉ se okazos tiel, mi tamen opinias ke estas bele ke ni havis ĉi tiun terminon dum kelka tempo.
Bonaj aferoj kiujn ni havis, eĉ provizore, estis "bonaj" aferoj ĉiuokaze. Kiam tio okazos, ni probable diros ke ĉi tiu nocio similis al la aldona linio de geometria problemo.
Oni devis meti linion tien por solvi la problemon. Sed se la problemo estas solvita, tiam ĉi tiu plia linio ne plu necesas. Ankaŭ se la nocio hikikomoro disvastiĝus iomete tro, ni finfine atingos punkton kiam ĉiuj kaj iu ajn estas hikikomoruloj. Oni komprenos ke ankaŭ tiel nomataj "ordinaraj homoj" havas "hikikomorajn flankojn". Ĉu tio ne konsciigos multajn homojn, ke post ĉio
"Hikikomoruloj ne estas kulpigindaj",
"Hikikomori ne estas problemo",
"Ne utilas provi devigi ilin labori"?
Nun, se mi tiom ofte ripetas la vorton hikikomori, tio estas ankaŭ ĉar mi volas ke la socio agnosku la fakton ke "hikikomoruloj konsistigas tavolon de la loĝantaro ekzistantan en ĉiu homa socio; ne necesas igi el ili problemon kiel ni nun faras." Alivorte, mi uzas la h-vorton por ke la socio ne plu igu ilin problemo.
… Al la japana versio de tiu ĉi artikolo
… Al la angla versio de tiu ĉi artikolo
Vidu ankaŭ: